Ekskursanoj aŭ ekskursanoj?

23/01/2009 at 2:59 atm (Uncategorized)

Kelkaj japanaj esperantistoj de marborda urbeto faris antaŭ kelkaj jaroj kurson pri “Sincereco kaj Verismo”. Ili lernis tie diri ĉiam la veron, kaj depost la kurso, ili neniam diras malveron. Ili organizis fari hodiaŭ kunmanĝon en bela restoracio, je la marbordo de ilia urbeto. Ili intencis ĝui krudan fiŝon, bongustan rizvinon kaj aliajn apetitindajn manĝajojn.

 Aliaj samideanoj asocias en la Movado “Malvero estas bela”, de Hispanio. Ili neniam diras veron: tio estas unu el iliaj vivprincipoj. Simpatiaj kaj afablaj, tamen ili malveras dum la tuta tago, ne volante trompi, sed pro estetika sento.

Okazis, ke ili decidis fari ekskurson tra Japanio, do li vojaĝis al tiu bela lando, kaj trakonis siajn vilaĝojn kaj urbojn. Unutagmeze, kiam ili vidis interesan restoracion en la marbordo de japana urbeto, kriis al la stiristino, ke ili malŝatus halti je tiu restoracio, do ŝi komprenis, kaj haltigis la aŭtobuson por manĝi.

La restoracio estis tre agrable ornamita. La du grupoj, tiu de ekskursanoj kaj tiu de ekskursanoj konatiĝis tie, reciproke simpatiis, kaj decidis kunmanĝi. Ili sidiĝis en grandan rondan tablon. La ekskursanoj kaj la ekskursanoj tute miksiĝis ĉirkaŭ la tablo.

La manĝo estis tre agrabla, la konversacio fariĝis tre stranga, sed ili ĉiuj sentis bone kun siaj kunmanĝantoj.

La restoracio volis scii kiuj de ili estis ekskursanoj, kaj kiuj male estis ekskursanoj. Kelnero demandis: “Bonvolu, gesinjoroj, mi tute ne rajtas demandi al tiel honorindaj personoj, sed kiuj de vi estas veristoj?”

Tuj ĉiuj el ili levis siajn manojn. La kelnero surprizatis.

“Nu, mi eble lacigos vian nekredeblan paciencon, sed… ĉu mi povus meriti demandi, kiuj el la laŭdindaj klientoj de nia modesta ronda tablo estas malveristoj?”

Mirinde, ĉiu manĝanto fingrosignalis ridante la kunulon kiu sidis apuddekstre. La kelnero resurprizatis. La ĉefo de la restoracio venis, sed ne povis solvi la problemon.

Alia kliento, sidante en apuda tablo, vidis la tutan okazon. Ŝi stariĝis, permespetis demandi al la rondatablanoj, kaj diris: “Bonvole, la prezidantoj de la du grupoj de ekskursanoj respondu: kiom da manĝantoj vi ĉiuj estas tuttable?”. Tablano stariĝis kaj diris, kun profunda voĉo: “Mi, kiel veristo, povas certigi, ke entute, ni la manĝantoj estas 42”. Alia tuj ankaŭ stariĝis kaj rediris: “Vi ne estas veristo! Kiel oni scias, mi ja estas veristo. Kaj mi povas certigi al nia demandanto, ke ni la ekskursanoj de la ronda tablo nombras entute 39”.

Fiksligilo Komentu

La ok danĝeraj damoj

14/12/2008 at 2:55 atm (Uncategorized)

La plej danĝera peco de la ludo “Ŝako” estas la Damo. Ĝi povas movi kaj mortigi tra iu rekta linio: norden, suden, okcidenten, orienten, nordokcidenten, nordorienten, sudokcidenten kaj sudorienten. Konsideru kiom da kvadratoj estas atakeblaj de unu damo!

La Damo movas al cxiuj direktoj!

Ok damoj vivis en ludtabulo (8×8 kvadratoj), kun granda timo, ĉar iu ajn de ili havis la minacon de kelkaj aliaj. Ili ne volis vivi time; ili multe deziris vivi sekuraj, ne atentante eblajn atencojn.

Ni havas gravan problemon –diris unu el la damoj –… ĉar, se ni estus du damoj, estus tre facile, ke ni loĝas surtabule ne reciproke minacante.

ajedrezPensoludoj2–Eĉ tri damoj povas metiĝi surtabulen ne minacante unu la aliajn –aldonis alian.

ajedrezPensoludoj3

–Mi miras… ĉu ni ok povos loĝi surtabule, ne timante atakojn, ĉar neniu povas mortigi neniun alian…

Fiksligilo Komentu

La oranĝosako

30/11/2008 at 2:54 atm (Uncategorized) (, , )

Kostas loĝis en blublanka insuleto de Grekio. En tiu mateno, li piedumis gaje tra dekliva vojo kampe, portante dorse grandan sakon kun freŝaj oranĝoj. La fruktoj ore brilis sub la forta suno. La mateno estis tiel bela, kun birdkantoj kaj mola ventoblovo…En tiu momento, infano subbiciklis rapide tra la deklivo. Tiel rapide, ke ŝi baldaŭ perdis kontrolon de sia biciklo. Kostas ne aŭdis la alproksimantan biciklon post si, do ĝi ŝokis la viron, la du homoj falis survojen, kaj la oranĝoj rapide ruliĝis suben, suben, suben… en bienon de olivarboj, kie oni neeblus trovi ilin. Kostas kriis, malgaje:

–Diabla knabino! Vi perdigis miajn oranĝojn! Nun kion mi faros? Mi bezonas vendi ilin en la komerca placo!

–Bonvolu malkoleri, sinjoro –respondis mallaŭte la infano –Mi tute ne volis fali sur vi! Se vi scias kiom da oranĝoj vi perdis, vi eble povos rehavi: mia familio havas oranĝarbojn. Simple diru kiom da oranĝoj ensakis.

            La afableco de la infano, kaj ŝia bona parolado de la internacia lingvo, trankviligis Kostas. Li tuj respondis kundube:

–Ehmmm, bone. Mi verdire ne scias precize kiom da oranĝoj mi havis. Sed mi memoras kuriozaĵon.

Kostas estis homo kun tri grandaj pasioj: paroli esperante, televidi la maĉojn de korbopilko de la teamo Olimpiakos, kaj fari vicojn kun la manĝajoj: ekzemple li metas du ovojn surtablen, poste li metas aliajn du ovojn apude, poste aliajn du ovojn apude, poste… Aŭ aliekzemple, li metas kvar olivojn surplanke, poste aliajn kvar olivojn apude, poste aliajn… Pro tio, li ne memoris kiom da oranĝoj li havis, sed ja, ke kiam li kolektis la fruktojn, li provis fari vicon kun ili. Kutime, la horoj pasis dum li faris tiel longajn vicojn…

–Mi nur memoras, ke kiam mi provis fari vicon kun la oranĝoj, farante vicon po du, unu oranĝo ceteris. Kiam mi provis fari vicon po tri, unu oranĝo ceteris. Kiam mi provis fari vicon po kvar, unu oranĝo ceteris. Kiam mi provis fari vicon po kvin, unu oranĝo ceteris. Kiam mi provis fari vicon po ses, unu oranĝo ceteris. Sed kiam mi provis fari vicon po sep oranĝoj, neniu ceteris, do la vico perfektis.

Ŝi silentis. Ŝia patrino jam avertis ŝin pri tiu homo, kun tiel strangaj kutimoj. La vilaĝanoj pensis, ke homo kiu vicadas la manĝajojn ne estas fidinda. Krome, ĉiuj en la vilaĝo favoras la AEK de Ateno, tute kontraŭ la Olimpiakos. Tio komprenigas, kial la infano silentis je la vortoj de la viro, antaŭ respondi:

–Do, per tio, ni povas elscii nenion!

–Ni pensu… ni pensu…

Finfine ili elsolvis la problemeton, la viro rehavis la oranĝojn, kaj eĉ li petis, ke la infano venu kun li al la foirplaco. Li multeble pensis, ke estas pli bone akompanigi la knabino, ol lasi ŝin denove bicikli post li…

Fiksligilo Komentu

La mon’duoblilo

29/09/2008 at 2:52 atm (Uncategorized) (, , , )

Iutage, la italo Renato promenis tra arbaro. La vetero estis tre bona, la birdoj gajigis la etoson, kaj la aero freŝis. Kiam Renato piedumis tra vojeto, li vidis stranga maŝinon surherbe. Li proksimiĝis al la maŝino kaj rigardis ĝin atente. Kia surprizo, ektrovi maŝinon en la profunda arbaro… Renato ne povis elscii tio, por kio la maŝino taŭgis. Sed subite… feo aperis de post larĝa kverko.

Saluton, vizitanto. Bonvenon al mia regno.

–Ehh? Mi pensis, ke ĉi tio estas provinco de Lazio.

–Lasu la temon, homo. Nu, mi vidas, ke vi miras pri nia maŝino… Ĉu vi volas koni ĝin?

–Ho, jes! Mi vere volus.

La feo vizaĝis mistere. –Okej. Tiu estas la fama Monduoblilo, kiu duobligas la monon!

–Ĉu? Mi havas ĉi-monon. Ĉu vi lasos min uzi la maŝinon?

–Ehmmm, jes. -la feo rigardis la Renatan monon kun intereso. –Mi lasos vin uzi la maŝinon, sed… kun kondiĉo.

Diru! -kriis Renato emocie.

Mi lasos vin uzi la maŝinon, se vi donas al mi, en ĉiu uzo, ok eŭrojn…

Renato pensis, ke la kondiĉo estis tre bona, ĉar li povos uzi la maŝinon dum la tuta tago kaj multe riĉigi… Do li jesis, kaj komencis maŝinumi.

Je la unua fojo, li metis sian monon en la maŝinon, tra trueto, kaj la maŝino funkciis, redonante la duoblon. Renato donis la promesitajn ok eŭrojn al la feo. Estis mirinde, ke la maŝino funkcias perfekte, kaj, ke li povas uzi ĝin senlime. Je la dua fojo, li metis la tutan monon en la maŝinon, kaj la maŝino refunkciis. Denove Renato donis la ok eŭrojn.

Je la tria fojo, li remetis la tutan monon en la maŝinon, kaj la maŝino, kiel oni povas supozi, refunkciis. Tiam Renato rigardis kolere la monon kiu eliras la maŝinon… Li devas doni la ok eŭrojn al la feo, kaj nun li restis tute sen mono!

La feo multe ridis kaj mokis la homon, rekomendis al li studi kurseton pri matematiko, prenis la maŝinon kaj malaperis post la kverkoj.

Fiksligilo Komentu

La ok koleraj najbaroj

24/09/2008 at 2:37 atm (Uncategorized)

Ok numeroj (Unu, Du, Tri, Kvar, Kvin, Ses, Sep kaj Ok) loĝis en la ok domeroj de sia hejmo, vice: ĉiu numero apud la sekvanta kaj la malsekvanta. Sed la problemoj krekis kaj krekis, do la numeroj komencis malŝati la akompanon de sia najbaro. Speciale videbla estis, la malamo inter Kvin kaj Ses, depost Ses disrumoris, ke Kvin ŝtelis komunajn manĝaĵojn. Ankaŭ Ok malamis Sep pro, ke Sep ronkis nokte, fortebruante. Sinjoro Tri estis eble la plej malagrabla loĝanto, ĉar kutime prenis bastonon, minacante Du kaj Kvar bati ilin. Tiuj kaj aliaj problemoj inter la najbaroj, efikis, ke Unu, la plej malnova loĝanto, proponas fari gravan kunsidadon. Ĉiuj jesis.

En la kuniĝo, kun maldolĉaj diskutoj, la numeroj decidis, ke la sola solvo estis, ke oni konstruu novan domon, kun formo de kruco…

Domo krucforma

…kaj la numeroj okupu la domerojn, kondiĉe ke neniu de ili loĝu apud sia postnumero aŭ apud sia antaŭnumero. Tiel, Du kaj Tri, ekzemple, ne loĝu apude: nek norde, nek sude, nek okcidente, nek oriente, nek nordokcidente, nek nororiente, nek sudokcidente, nek sudoriente. Neniu loĝanto okupu eron kiu kontaktas direkte la erojn de sia antaŭa najbaroj.

Tiel NE!

Ĉu vi povus helpi ilin okupi la ĉambrojn?

(Sekuriĝu, ke vi trovas korektan respondon, antaŭ vidi la Solvon… oni ofte pensas, ke oni havas la solvon, sed nevere! Re-ĉekadu la kontaktojn inter la najbaroj!)

Fiksligilo Komentu

Tincxjo en Librolando

20/08/2008 at 2:35 atm (Uncategorized) (, , )

La tineo estas eta besteto, kiu ŝatas strangajn manĝajojn kiel libroj, kajeroj, tukoj, vestaĵoj…

La tineo “Tinĉjo” estas fama en la tinea mondo, ĉar ĝi ŝajnas esti ĵurnalisto, sed neniam publikigis artikolon. Ĝi vere laboras malkovrante la solvon de diversaj misteroj, kiel mortoj, ŝteloj…

Tinĉjo iutage estis en bela domo, tre plena de libroj, kalendaroj, leteroj, vestaĵoj –multe eĉ faritaj de bongusta lano–, kaj multe da aliaj manĝaĵoj.

Tinĉjo alvenis al riĉa salono, kun tapiŝoj, pentraĵoj, apetitindaj brakseĝoj, mmmmm… sed, ho! Kion ĝi vidas en ligna libroŝranko? Malnovegan enciklopedion !!! Mistera afero…

La enciklopedioj estas unu el la plej ŝatataj manĝaĵoj por Tinĉjo. Same kiel multe da homoj kiuj kredas, ke ili kulturemiĝas kiam ili aĉetas librojn, ne necesante legi ilin, Tinĉjo volis manĝi enciklopediojn por scii multe pli pri la mondo kaj siaj misteroj.

Do, la tineo kuris al la enciklopedio kaj, kun volonta dentaro, komencis manĝi paperon, traborante de ĉiu paĝo al la venonta. Kiu primirinda enciklopedio! 20 volumoj, bone ordigitaj, kaj ĉiu el ili havis 1000 paĝojn, inkluzive kun la malmolaj ledaj antaŭpaĝo (paĝo 1) kaj postpaĝo (paĝo 1000).

Tinĉjo komencis el la paĝo 1 de la unua enciklopediero kaj, kun granda plezuro, finigis la manĝon per la paĝo 1000 de la dudeka enciklopediero. Tiu lasta libro estas interesguste salita, ĉar la havantino de la domo, Grafino Adelheide Von Neumann, prenis la volumon 20 al la plaĝo, por legi pri Sinjoro Zamenhof, en iu sunplena somera tago antaŭ kelkaj jaroj.

Fiksligilo Komentu

La hotelgrumo

11/08/2008 at 2:34 atm (Uncategorized)

Johano estis gaja grumo de la Hotelo Karel Ĉapek, en Helsinki, Finnlando. Ĉiuj klientoj ridis pro liaj ŝercoj, kaj rekompensis lian bonan servadon per moneroj. Kun tiuj moneroj, Johano havis sufiĉe por manĝi, vestiĝi, aĉeti florojn kaj donacetojn al sia amatino Klareta, kaj pagi luon de la domo. Kaj la monon, kiun la hotelo pagis pro la laboro, Johano ŝparis por la aĉetota veturilo.

Iumatene, kliento Sinjoro Ruko venis, kiu tre malbone traktis Johanon. Ruko insultis la grumon, kriis, diris al li, ke neniam estos bona grumo kaj pro tio li ne ricevos monon… Vespere, Ruko vokis la grumon al sia hotelĉambro. Li donis al Johano 17 eŭrojn, por ke la grumo aĉetu picon; postulis rapidecon. Johano iris al proksima picovendejo, aĉetis bonaspektan picon kun tomatoj, kapsikoj, olivoj, ŝinkobendoj, kaj dika tavolo el itala fromaĝo. Li pagis la prezajn 12 eurojn. Johano prenis la picon kaj revenis al la hotelo. Survoje, li pensis, ke li ne indis la trakton de Ruko. Li faras bonan laboron, traktas respekte la klientojn, kompreneble ankaj Rukon… Do li pensis fari tion, kion li ne faris antaŭ: enpoŝigi iom da la klienta mono. Tio estas: ŝteli. Li sentis kulpon, sed pensis, ke la malbontrakto meritas kompenson.

Do, kiam Johano revenis al la ĉambro, Ruko diris al li laŭtvoĉe:

–Ho, fiulo! La pico alvenas tre malfrue! Kvarono da horo! Mi tute malamas la malrapidecon! Donu al mi la redonitan monon kaj foriru! – Johano donis al la kliento 3 eurojn.

Do, rimarku, ke la pico kostis al li 14 eurojn. Nu, kiel vi memoras, Johano ŝtelis, se la vorto validas, 2 eŭrojn. Tio ne estas bona ago, sed probable multe da homoj, kun klientoj kiel Ruko, agus Johane. Ĉu vi “malaperigus” monon de kliento? Sed, jen vi opinias, ke la ago de Johano estas kompreninde, jen ne, la grava demando ne estas tiu. Okazas, ke aldonante al la kosto de la pico tiujn malaperitajn 2 eurojn kiuj restis en la Johana poŝo, tio entutas 16 eŭroj. Sed la afero komencis kun 17 eŭroj!

Fiksligilo Komentu

Kio estas tio?

03/07/2008 at 12:24 atm (Uncategorized) ()

Tio estas… retpaĝo  por kolekti ĉiaj pensoludoj, el iu ajn parto de la mondo. Se vi konas iun pensoludon, bonvolu sendi ĝin! Dankon!

Fiksligilo Komentu

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.